LINGVO
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
logoo ILEI
Maceio Orsabla, la strandoj
logoo 56-a kongreso
logoo ILEI
logoo 56-a kongreso

57-a ILEI-KONGRESO
20-a /27-a julio 2024
MACEIO
MACEIO - Brazila urbo


“Esperanto por justa edukado”

  • Aliĝilo kaj loĝado










  • Saint Patrick Grand Hotel


    Pousada Mandacaru
  • Prezento
  • kolegoj Unuafoje en Brazilo, unu el la plej gravaj kongresoj de Esperantistoj, la 57-a Kongreso de Esperantistaj Instruistoj okazos en la bela, turisma urbo, Maceió, en la brazila nordoriento.
    Konata kiel “Rideto-Urbo” (Cidade Sorriso) pro la popolo ĉiam ridetanta kaj “Akva Paradizo” (Paraíso das águas) pro tio, ke ĝi estas ĉirkaŭata de lagetoj, riveroj kaj eĉ oceano, nome Atlantika, Maceió troviĝas inter la plej vizitataj urboj fare de turistoj enlandaj kaj eksterlandaj.
    Kun ĉirkaŭ 40 kilometroj da strandoj kun mirindaj plaĝoj kaj naturaj naĝejoj, Maceió kaj najbaraj urboj atendas vin kaj familianojn por ekskursi kaj ĝui diversajn aktivaĵojn kaj, dum la vesperiĝo admiri spektaklajn sunsubirojn sidante ĉe kioskoj kaj trinkante kokosakvon kaj manĝante tipajn frandaĵojn.
    Hoteloj kaj gastejoj por ĉies gustoj abundas kaj multaj, fronte al la oceano, restigas turistojn kaj revenigas ilin plurfoje al Maceió pro la ravantaj pejzaĝoj.
    Nia urbo jam gastigis du naciajn kaj du junularajn kongresojn, krom tri renkontiĝojn de nordorientaj asocioj.
    La 57-a ILEI-kongreso estos la unua internacia esperanto-evento ĉi tie kaj ni esperas, ke ĝi estos mirinda kaj neforgesebla ne nur por vi, kiuj kunsidos kun ni dum prelegoj, debatoj, atelieroj, konversaciaj rondoj, kaj aliaj programeroj, sed ankaŭ por viaj familianoj kaj geamikoj neesperantistaj.

    Bonvenon al Maceió! La “Akva paradizo” atendas vin!
  • Maceio
  • Linjano Orsabla Linjano Orsabla Linjano Orsabla

    KIEL ALVENI
    1. Per aviadilo:
    La Internacia Flughaveno de Maceió (MCZ) estas “Aeroporto Internacional Zumbi dos Palmares”. Ĝi ricevas regulajn flugojn el diversaj partoj de Brazilo. Krome, ekzistas la internaciaj flugoj de la flugkompanio TAP, el Lisbono, Portugalio. La distanco inter la flughaveno kaj la urbocentro estas nur 22 km. De la flughaveno, vi povas facile atingi la urbocentron kaj plaĝojn de Maceió per buso, per taksio, aŭ vi povas lui aŭton aŭ uzi la servojn de aŭtoj per aplikaĵoj (Uber, 99 kaj Indriver).
    La buslinio kiu veturas al la hotelparko (Pajuçara, Ponta Verde, Jatiuca kaj Cruz das Almas), estas la numero 1002.
    La plej bona maniero por atingi Maceió estas flugi rekte al Recife “Aeroporto Internacional dos Guararapes” (REC), ĉar ĝi estas akso en la brazila nordoriento kun pluraj itineroj kaj malpli kostaj flugbiletoj.
    De tie vi povas facile vojaĝi per buso aŭ per aŭto al Maceió.
    Por vojaĝi per buso al Maceió vi povas iri per metroo de la flughaveno ĝis la busstacidomo (Rodoviária de Recife - TIP).
    La metroan bileton vi aĉetas ankoraŭ en la flughaveno. Unue vi devas piediri ĝis la alia flanko de la avenuo tra la superpasejo por atingi la metroostacion kaj de tie veturi per metroo, kiu havas direkton al “Recife” (Eliru ĉe la lasta haltejo. Rimarko: multaj elliras ĉe la antaŭa haltejo - “Joana Bezerra”).
    Post tio vi devas veturi per metroo, kies fina haltejo estas “Camaragibe”, sed atentu por eliri ĉe la haltejo “Rodoviária” (TIP).
    Fine, en la busstacidomo trovu la ĝiceton por aĉeti bileton al nia urbo (buskompanio “Real Alagoas” havas oftajn veturojn ĉiutage al Maceió).

    2. Per buso:
    Por brazilanoj, alia maniero vojaĝi estas per buso kaj ekzistas pluraj ebloj por atingi la urbon Maceió.
    Vi trovos multajn itinerojn al Maceió per la buskompanioj “Águia Branca”, “Gontijo”, “Guanabara” kaj “Nacional”. Ekzistas busoj el Salvador, Belo Horizonte, São Paulo, Rio de Janeiro, Fortaleza, Aracajú kaj Recife, kun komfortaj litaj kaj duonlitaj sidlokoj.
  • Kongresejo
  • La kongresejo estos la privata universitato CESMAC - CAMPUS I (Centro pri Superaj Studoj de Maceió),
    kies fondinto estas la esperantisto, katolika pastro Teófanes Augusto de Barros.
    Ĝi situas en la strato Cônego Machado, 984, Farol, tre proksime al la urbocentro.
    De tie, post 10 minuta promenado, ni troviĝas en la Placo Martírius, kie ni povas viziti la muzeon “Palaco Floriano Peixoto”, eks-palaco de la ŝtatestro.
    En tiu regiono (Farol-Centro) troviĝas multaj restoracioj, trinkejoj, vendejoj, apotekoj bankoj kaj aliaj komercaj domoj.
    La kongresejo estas relative proksime al la Hotela Parko de Maceió, kiu troviĝas ĉe la plaĝoj Paĵusara, Ponta Verde, Ĵatiuka kaj Cruz das Almas.
    La aŭditorio “João Sampaio” havas bonan strukturon kun ducent komfortaj sidlokoj, klimatiziloj, projekciilo kaj granda movebla ekrano. Ekstere estas lunĉejo, lernoĉambroj kaj eĉ kapelo por la katolikoj.
    Ĉar la kongresperiodo okazos samtempe kun lernperiodo, tie troviĝos multaj studentoj pri Medicino, Stomatologio, Farmacio, Nutraĵscienco kaj similiaj fakoj.
  • Kotizoj
  • kotizoj
    Kotiztabelo por
    Aliĝperiodo → ĝis 31/03/2024 ĝis 30/06/2024 de 01/07/2024
    ILEI-Membro 0 0 0
    Ne-membro
    Infanoj ĝis 18 jaroj
    Juna, handikapita. ktp.
    1 aŭ 2-taga partopreno*
    Nur virtuala partopreno
    * La dumtempa partopreno inkluzivas, por la ceteraj tagoj, la rajton je virtuala partopreno.
    La prezoj estas laŭ la Lando elektita ĉisupre. Bonvolu elekti vian landon!
    La aliĝkotizoj estas por persono, kiu en la momento de sia aliĝo jam pagis aŭ estas pagonta sian kotizon por ILEI por 2024.
    Kongresano, kiu je la momento de sia aliĝo ne estas membro de ILEI, krompagas.

    La Honoraj Membroj de ILEI kaj la devigaj akompanantoj de handikapuloj ne pagas aliĝkotizon.
    Tarifoj estas en eŭroj
    Se vi aliĝas antaŭ la 31-a de decembro 2023 vi ricevas rabaton de 10 €.
  • LKK


  • Aristóphio Andrade Alves Filho
    Prezidanto (brazila sekciestro de ILEI)



    Laura Brazzabeni
    +39 328 6461063
    ILEI-estrarano pri kongresoj
    Komisiito pri kongreso (prezidanto de IEF, estrarano de ILEI por kongresoj, ĝenerala direktoro de Itala Esperanto-Instituto IIE)


    Fernando Pita
    Komisiito pri simpozio (estrarano de ILEI pri universitato kaj scienca agadoj)



    Karine Arakeljan
    Kasisto (estrarano de ILEI pri financoj)



    Neider Silveira Jatobá
    Komisiito pri loĝado



    Núbia Alves Sobral
    Komisiito pri arvesperoj



    Iolanda A. Cavalcante Jatobá
    Komisiito pri ekskursoj



    Emmanuel de Oliveira Alves
    Loka kasisto



    Rita de Cássia V. de Almeida Barbosa
    Komisiito pri rilatoj kun lokaj aŭtoritatuloj








  • Personoj
  • Ĉi tie ni baldaŭ aperigos, laŭ la konstruo de la kongresa programo, la detalojn pri la prelegantoj, la instruistoj ĉe la kongresaj kursoj, la artistoj invititaj al la kongreso.
  • Aliĝintoj
  • 1. Aristophio Alves Filho
    2. Laura Brazzabeni
    3. Núbia Alves Sobral
    4. Emmanuel de Oliveira Alves
    5. Luigia Oberrauch
    6. Didier Janot
    7. James Rezende Piton
    8. Antônio José Ramos Alves
    9. Sérgio dos Passos Caldas.
    10. Catarina Andreza Quixabeira
    11. Adriana Ramos Alves
    12. José Arnobio Camilo
    13. Marc Cuffez
    14. Ahmad Mamduhi
    15. Rita de Cássia Vieira de Almeida Barbosa
    16. Neider Silveira Jatobá
    17. Iolanda Adelina Souza Cavalcante Jatobá
    18. Karine Arakelyan
    19. Querino Neto
    20. Ileana Schroder
    21. Ivano Kossey
    22. Deraldo Oliveira Filha
    23. Radojica PETROVIĈ
    24. Roberval Santos da Silva
    25. Ladislau Afonso
    26. Elísia Martins de Oliveira
    27. Marija Jerković
    28. Ariadna Garcia Gutierrez
    29. Alessandra Madella
    30. Fernando Pita
    31. Charlotte Burton
    32. Cristina Bollini
    33. NILDETE RAMOS
    34. MARCOS RAMOS
    35. Sylvia Hämäläinen
    36. Carlos Eduardo De Oliveira
    37. Fernando Shayani
    38. Carlos Augusto Rodrigues Alvarenga
    39. Jairo Antonio Moreira Nunes
    40. Edson dos Santos Lima
    41. Ary Lex Cardoso Lessa
    42. Wei ZHANG
    43. Marton Paulo dos Santos Silva
    44. Maria das Dores Góes
    45. Wilian Gomes da Silva
  • ... kaj poste ...
  • ...
    57a ILEI-kongreso - MACEIO - 20-a /27-a julio 2024
    “Esperanto por justa edukado”